Helena Rasiowa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1917 en Vieno, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 9-an de aŭgusto 1994 (77-jaraĝa) en Varsovio, Pollando |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio 52° 15′ 07″ Nordo 20° 58′ 22″ Oriento / 52.2519 °N, 20.9728 °O (mapo) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio (1938–1946) Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (–1938) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto komputosciencisto |
Verkoj | lemo de Rasiowa-Sikorski |
Helena Rasiowa (naskiĝis la 20-an de junio 1917 en Vieno, mortis la 9-an de aŭgusto 1994 en Varsovio) – pola matematikistino, profesorino de Varsovia Universitato kaj de Pola Scienca Akademio; okupiĝis pri logiko, algebro (en tio pri Bulea algebro), aroteorio kaj teoria informadiko. Aŭtorino de la libro Wstęp do matematyki współczesnej (Enkonduko al la nuntempa matematiko), priskribanta problemojn de la fundamentoj de logiko kaj aroteorio.